František Heikenwälder

František HEIKENWÄLDER (naskiĝis la 5-an de oktobro 1898 en Kunvald -mortis la 11-an de oktobro 1961) estis ĉeĥa-germana esperantisto.

František Heikenwälder
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1898 (1898-10-05)
en Kunvald
Morto 11-an de oktobro 1961 (1961-10-11) (63-jaraĝa)
Tombo Cemetery in Prostějov
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesie li estis librotenisto en fabriko.

En Esperanto-movado li meritiĝis kiel intermilita prezidanto de EK Prostějov kaj redaktoro de ĝia gazeto Ligilo, kiu ekde 1938 aperadis kiel tutlanda asocio organo, tamen ĉiam sub lia redaktado. Li devis eksiĝi en marto 1939, ĉar li fariĝis aŭtomate germana ŝtatano (la redaktadon transprenis Stanislav Kamaryt kaj Antonín Slanina).

Li sciis inventi novajn aranĝojn. La unuaj du jarkolektoj aperadis ciklostilitaj, de post januaro 1932 presitaj. Enestis allogaj ilustraĵoj. La unuopaj numeroj estis 12-paĝaj (formato A4), el tio kvar paĝoj estis literaturaĵo komposita tiel, ke eliginte la du foliojn oni ricevis kajereton kreonta dum la aperjaro belan libreton. La elekto de la literaturaĵoj por tiu celo estis ĉiam tre bona. MEP tiamaniere akiradis librojn por sia Eldonejo. La redaktoro zorgis, ke la gazeto aperadu akurate je la unua de ĉiu monato. "Ligilo“ ne polemikis; ankaŭ tio plaĉis al la abonantoj. Heikenwälder sciis adapti la redaktadon konforme al la linio de la Asocio.

Por Verda Stacio li esperantigis teatraĵon de František Langer Grandhotelo Nevada.