Franz Anton Gerber

Franz Anton GERBER (naskiĝis la 9-an de aprilo 1768 en Bellheim, mortis la 17-an de julio 1840 en Dossenheim) estis germana pastro, verkisto kaj aŭtoro de planlingva projekto.

Franz Anton Gerber
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1767 (1767-11-30)
en Bellheim
Morto 30-an de novembro 1839 (1839-11-30) (72-jaraĝa)
en Dossenheim
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo pastoro • pastro • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1790 li proponis internacian planlingvon bazitan sur latinidaj lingvoj, kiu laŭ lia familia nomo titoliĝas gerbera lingvo (la aŭtoro mem ne donis nomon al la lingvo). Laŭ la libro Sprache und Sprachen ("lingvo kaj lingvoj", 1997, Wiesbaden) de Clemens-Peter Herbermann, Bernhard Gröschel kaj Ulrich Hermann Wassner li "naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1767 kaj mortis post 1832",[1] sed ĉar li nur en junio 1834 dediĉis sian libron Chrestomathie des Altdeutschen al sia tiama reganto, la grandduko de Badeno, kaj indikas ke li tiutempe vivis en Neibsheim, parto de la urbo Bretten, klaras ke li vivis almenaŭ ĝis tiam. La libro Lexikon der katholischen Dichter, Volks- und Jugendschrifsteller im 19. Jahrhundert de Joseph Kehrein (eldonejo Leo Woerl en Würzburg, 1872, paĝo 111) indikas ke Franz Anton Gerber estis pastro. La precizaj datoj de lia naskiĝo kaj morto troviĝas en la dioceza arkivo de Freiburg.

Publikaĵoj (elekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti