Franz Gustav DUNCKER (naskiĝinta la 4-an de junio 1822 en Berlino, mortinta samloke la 18-an de junio 1888) estis germana politikisto, socialreformanto kaj librovenda entreprenisto. Li filis al Karl Duncker kaj fratis al Maximilian Duncker.

Franz Duncker
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1822 (1822-06-04)
en Berlino
Morto 18-an de junio 1888 (1888-06-18) (66-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof I der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Karl Duncker
Frat(in)oj Maximilian Duncker • Alexander Duncker • Hermann Duncker
Okupo
Okupo eldonisto • ĵurnalisto • sindikatisto • politikisto
vdr

Vivo redakti

Post studo de filozofio kaj historio en Berlino li dediĉis sin al komercado per libroj. Ekde 1848 li interesiĝis pri politiko. En 1853 li aĉetis de Aaron Bernstein la periodaĵon »Urwählerzeitung«, ŝanĝis ĝian titolon je »Volkszeitung« kaj eldonis ĝin kun enhavaro pliampleksigita. Fakte iĝis ĝi organo de liberalismaj opoziciuloj.

En 1859 li partoprenis la t.n. decidojn de Eisenach kaj kunfondis en Frankfurto ĉe Majno la partisimilan societon »Deutscher Nationalverein«. Li kunfondis la partion »Deutsche Fortschrittspartei« kies fidela ano li restis eĉ en 1866. Oni elektis lin en la preparantan, la ordan nordgermanan kaj poste en la tutgermanan parlamenton (Reichstag). De 1865 estris li la pormetiistan klubon »Berliner Handwerkerverein« kaj en 1869 li naskis kun Hermann Schulze-Delitzsch kaj Max Hirsch la ligon »Hirsch-Dunckersche Gewerkvereine«.

Pro financaj kialoj vendis li en 1877 sian librovendejon kaj retririĝis el parlamentaj laboroj (Reichstag, ĉambro de la deputitoj).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 272 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti