Karl Friedrich Wilhelm DUNCKER (naskiĝinta la 25-an de marto 1782 en Berlino, mortinta la 15-an de julio 1869 samloke) estis germana librovendisto.

Karl Duncker
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1781 (1781-03-25)
en Berlino
Morto 15-an de julio 1869 (1869-07-15) (88-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Maximilian Duncker • Alexander Duncker • Franz Duncker • Hermann Duncker
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

En 1809 li fondis Berline kune kun Peter Humblot, post akiro de la eldonejo de Heinrich Frölich, la entreprenon "Verlagsbuchhandlung Duncker & Humblot" kiu en 1828 iĝis tute lia. De 1866 posedis Karl Geibel la Maljuna (Lepsike kaj ties filo Karl Geibel la Juna. Kompanianoj estis de 1899 Otto Karl Alexander Geibel kaj de 1901 Friedrich Karl Geibel.

Ĉefa fokuso de la eldonejprogramo estis metata sur historio (verkoj de Leopold von Ranke, »Jahrbücher der deutschen Geschichte«, »Allgemeine deutsche Biographie« ktp.), sur juro kaj politiko kaj sociala politiko (»Schriften des Vereins für Sozialpolitik«).

La sortimenta vendejo jam en 1837 ekprizorgiĝis fare de la filo Alexander Duncker kiu nomumiĝis en 1841 reĝa korteglibroeldonisto kaj mem verkadis (»Abseits vom Wege, Gedichte eines Laien«, dua eldono, Berlino 1878; noveloj k.a.). Sekve nova fokuso estis pri beletraĵoj (verkoj de Geibel, Heyse, Gustav Gans zu Putlitz, Theodor Storm) kaj arto (i.a. 28 gravuraĵoj laŭ la vandobildoj de Kaulbach) entfaltete. En 1870 lian eldonejon transprenis plejparte la berlinaj fratoj Paetel, la firmaon en 1898 la berlinano Artur Glaue.

Kelkajn artikolojn apartajn ne venditajn en 1866 havigis Heinrich Kornfeld en Berlino en 1899.

Dora, filino de Alexander Duncker, iĝis verkistino. Jen kelkaj verkoj de ŝi: »Moderne Meister. Charakterstudien aus Kunst und Leben« (Berlino 1883), la romanoj »Morsch im Korn« (Berlino 1889), »Unheilbar« (Stuttgart 1893), humoraĵoj, pluraj dramoj (»Sphinx«, »Sylvia«, »Ruth«) kaj por-adoleskantaĵoj.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 271 (tie ĉi interrete)