Fratoj Machado estis nome Manuel kaj Antonio, du famaj hispanaj verkistoj, apartenantaj al Modernismo. Ili eĉ verkis kelkajn verkojn kunlabore, plej konata estas teatraĵo La Lola se va a los puertos (Lola foriras al la havenoj). Manuel Machado Ruiz (Sevilo, 29an de aŭgusto de 1874 - Madrido, 19an de januaro de 1947) estis la plej aĝa kaj Antonio Machado Ruiz (Sevilo, 26an de julio de 1875 - Collioure, Francio, 22an de februaro de 1939) estis unu jaron pli juna. Kaj lia vivo kaj lia literatura evoluo disiĝis.

Antonio akceptis en sia idearo la intereson por socia kaj historia problemaro hispana, laŭ direkto de generacio de la 98a; tamen Manuel plusekvis la spurojn de la devena Modernismo ĝis la fino de sia verkado. La intercivitana milito pli drame disigis ilin: Manuel hazarde estis en frankisma teritorio kaj pli malpli estis devigata omaĝi Frankon kaj ties reĝimon; Antonio estis en respublika teritorio kaj apogis ties reĝimon ĝis la fino, post la malvenko li eliris al Francio akompanante sian maljunan patrinon, kiu mortiĝis nur kelkajn tagojn poste kaj same li mem, iĝante honora simbolo de la katastrofa malvenko de la hispana popolo dum multaj jaroj.