La Fratoj Pâris estas la nomo per kiu estis konataj la kvar francaj financistoj de la siglos 17-a kaj la 18-a jarcentoj nome Antoine Pâris, nomita ankaŭ la Granda Pâris (1668-1733), Claude Pâris, (1670-1745), Joseph Pâris nomita ankaŭ Duveney (1684-1770) kaj Jean Pâris, nome Montnartel (1690-1766).

Antoine Pâris (1668-1733).

Malriĉa origino redakti

La kvar fratoj estis originaj el Moirans (Daŭfenio) kie iliaj gepatroj havis gastejon. Ili eklaboris por la provizistoj de la franca armeo en Italio.

Nekredebla ascendo redakti

La du plej aĝaj fratoj iris al Parizo labori por la armeprovizo, iom poste la malplej aĝaj fratoj venis kuniĝi kun ili. La kvar evoluis rapide al plej gravaj situacioj.

Grava influo redakti

La Pâris pliriĉiĝis kaj kreis reton de rilatoj en la plej altaj etosoj de la kortego dum la regado de Ludoviko la 14-a kaj de Ludoviko la 15-a, post la morto de la kardinalo Fleury kiu estis okupinta la postenon de ĉefministro, ili profitis el la influo de Madamo de Pompadour.

Pâris de Montmartel estis la baptopatro de la markizino de Pompadour kaj eble ankaŭ ŝia patro.