Les Frères Robert, la fratoj Robert, estis du francaj fratoj. Anne-Jean Robert (1758–1820) kaj Nicolas-Louis Robert (1760–1820) estis francaj inĝenieroj kiuj konstruis la unuan hidrogenan balonon en la mondo por profesoro Jacques Charles,[1] kiu flugis el centra Parizo la 27an de Aŭgusto 1783.[2][3] Poste ili konstruis la unuan ŝoforitan hidrogenan balonon en la mondo, kaj la 1an de Decembro 1783 Nicolas-Louis akompanis Jacques Charles dum 2-hora, 5-minuta flugo.[2][3][4] Ties barometro kaj termometro faris ĝin la unua balonflugo kiu havigis meteorologiajn mezurojn de la atmosfero super la surfaco de la Tero.[5]

Unua ŝoforita hidrogena balono en la mondo de 1783.

La fratoj poste eksperimentis per plilongigita elipsa formo por la hidrogena koverto en balono kiun ili klopodis movi kaj ŝofori per remiloj kaj ombreloj.[2] En Septembro 1784 la fratoj flugis 186 km el Parizo al Beuvry, la unua flugo en la mondo de pli ol 100 km.[2][6]

Fontoj

redakti