En lingvoscienco fraztemo, aŭ temo de frazo (aŭ simple temo) estas tio, pri kio oni parolas, t.e. la deira, donita komponanto (tio, kio estas konata aŭ evidenta).

Pragmatike en la tema-remaa dispozicio fraztemo aperas kontraste al remao, al la nova kaj interesa parto de komunikaĵo.

La termino venas de la greka θῆμα (antaŭmetaĵo); anglalingve oni ofte nomas tion topic. En la 19ª jc oni ofte nomis fraztemon logika subjekto (aŭ psiĥologia subjekto). Oni tamen ne konfuzu fraztemon kun subjekto: laŭsituacie frazmembro povas esti ajna frazmembro; ekz-e en la frazo «En la ĉambro estis Petro» la temo estas la loka adjekto «en la ĉambro».

Eksteraj ligiloj redakti