Fremont (Seatla kvartalo)

Fremont (en Esperanto, Fremonto) estas kvartalo situanta ĉe la suda flanko de la norda parto de Seatlo. La kvartalo troviĝas ĉe la nordokcidenta ekstremaĵo de Lago Unia, kie elfluas la Vaŝingtonlaga Ŝipa Kanalo, kaj etendiĝas norden sur la suda deklivo de la kresteto Phinney Ridge. Seatlo aneksis ĝin en 1891. Ĝi estas konata pro pluraj grandaj skulptaĵoj, i.a. pri Lenino kaj pri trolo. La softvara firmao Adobe havas grandan oficejan instalaĵon en la kvartalo.

w1
Fremont
La Fremonta Ponto, liganta Fremonton al la nordorienta parto de Monteto Queen Anne
La Fremonta Ponto, liganta Fremonton al la nordorienta parto de Monteto Queen Anne
La Fremonta Ponto, liganta Fremonton al la nordorienta parto de Monteto Queen Anne
kvartalo • urbo de Usono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 39′ N, 122° 21′ U (mapo)47.6505-122.35Koordinatoj: 47° 39′ N, 122° 21′ U (mapo) [+]
Areo 0,89 km² (89 ha) [+]
Situo de la kvartalo en la urbo
Situo de la kvartalo en la urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fremont, Seattle, Washington [+]
vdr

La ĉiujara Solstica Parado en Fremonto estas fama pro la multaj plimalpli nudaj biciklantoj.

Nudaj biciklantoj en la Solstica Parado (foto el 2005)

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

La artikolo estas bazita sur la anglalingva artikolo.