Fresneda de Cuéllar

Fresneda de Cuéllar [fresNEda deKŬEljar] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fresneda de Cuéllar estas etimologie komprenebla kiel Fraksenaro de Cuéllar, alude al historia ĉefurbo Cuéllar.

Fresneda de Cuéllar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40217
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 4° 27′ U (mapo)41.318611111111-4.4491666666667Koordinatoj: 41° 19′ N, 4° 27′ U (mapo) [+]
Alto 761 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Fresneda de Cuéllar (Provinco Segovio)
Fresneda de Cuéllar (Provinco Segovio)
DEC
Fresneda de Cuéllar
Fresneda de Cuéllar
Situo de Fresneda de Cuéllar
Fresneda de Cuéllar (Hispanio)
Fresneda de Cuéllar (Hispanio)
DEC
Fresneda de Cuéllar
Fresneda de Cuéllar
Situo de Fresneda de Cuéllar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresneda de Cuéllar [+]
vdr
Fresneda de Cuéllar en la provinco Segovio.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 166 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el la jaro 2000.

Ĝi distas 63 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Chañe, Íscar (Valladolid) kaj Samboal. Trafluas la lokon la rojo Caz del Egido kaj iom poste la rivero Pirón. La teritorio enhavas iamajn loĝlokojn Alcuerna, Olivera kaj Las Pesqueras, nun senhomaj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

El Tuerto de Pirón (unuokululo) estis fama bandito el la najbara Santo Domingo de Pirón, nome Fernando Delgado Sanz, kiu agadis en la areo de la rivero Pirón, kaj Fresneda de Cuéllar estis inter la lokoj kie plej agadis, ŝtele por ekzemplo en la preĝejo.[1]

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), ĉefe brutobredado (ŝafoj) kaj forstado (produktado de pinjonoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo Visitación kaj la ermitejo de Nuestra Señora del Rosario.

Grava muzikfestivalo estis FresneRock, en kiu partoprenis ekzemple Segismundo Toxicómano, Vantroi, kaj Los Muertos de Cristo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Calleja Guijarro, Tomás (2005). Segovia Sur, eld. ROMANCES DE EL TUERTO DE PIRÓN. Taller Imagen S.l.