Fresno de Cantespino

Fresno de Cantespino [FRESno dekantesPIno] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Fresno de Cantespino estas komprenebla etimologie kiel Frakseno de la Dornokampo (vidu suben Toponimion).

Fresno de Cantespino
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40516
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 303  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 3° 30′ U (mapo)41.369444444444-3.4972222222222Koordinatoj: 41° 22′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 037 m [+]
Areo 63 km² (6 300 ha) [+]
Fresno de Cantespino (Provinco Segovio)
Fresno de Cantespino (Provinco Segovio)
DEC
Fresno de Cantespino
Fresno de Cantespino
Situo de Fresno de Cantespino
Fresno de Cantespino (Hispanio)
Fresno de Cantespino (Hispanio)
DEC
Fresno de Cantespino
Fresno de Cantespino
Situo de Fresno de Cantespino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresno de Cantespino [+]
vdr
Fresno de Cantespino en la provinco Segovio.
Preĝejo de Fresno de Cantespino.
Ermitejo de Fresno de Cantespino.
Preĝejo de Cascajares.

Toponimio redakti

Etimologoj jam indikis la abundon de loknomoj kiel Cantalapiedra, Cantaracillo, Cantalpino, Cantimpalos, Cansoles kaj aliaj similaj en la areo kiu estis limo inter Kastilio kaj Leono. Dekomence oni supozas, ke temas pri adapta evoluo de la radiko -kamp por kampo, sed povus temi ankaŭ pri batalkampo, konsiderante la militan kuntekston kaj la fakton ke kelkaj el la aldonoj povus rilati al simbolo de okazinta batalo. Por Fresno fakte okazis batalo en 1110 proksime de Fresno.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 63,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 313 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono; sed poste ĝi rekuperiĝis pro la absorbo de la apudaj municipoj, kiuj ja perdis loĝantaron. Fakte la municipo estas formita de la loĝlokoj Fresno de Cantespino, Cascajares, Pajares, Riahuelas, Cincovillas, Gomeznarro kaj Castiltierra.

Ĝi distas 85 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Haza (Burgos), Moradillo de Roa (Burgos) kaj Aldeanueva de la Serrezuela.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de romianoj kaj visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Fresno de Cantespino. Fruaj mencioj estis Campo de Spina en 1107 kaj Frexno en 1247. En el Cantar de Mio Cid oni mencias ĝin kiel:

Vino mio Çid yazer a Spinaz de Can.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj ceramiko. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti