Germanaj esperantistoj

Friedrich PFAFF (mortis 82-jara la 18-an de marto 1959 en Worms) estis meritplena esperantisto, iama rektoro. Sian instruistan profesion li jam praktikis kiel 19-jarulo en Worms, kie li seninterrompe restis ĝis la morto. Li estis ankaŭ specialisto pri instruado al blinduloj kaj surdmutuloj. Li rektoriĝis en 1931.