Fuenkaralo-Pardo aŭ en hispana origine Fuencarral-El Pardo estas la nomo de distrikto apartenanta al la urbo Madrido (Hispanio) kaj organizata administre en la kvartaloj Pardo (81), Fuentelarreina (82), Peñagrande (83), Pilar (84), La Paz (85), Valverde (86), Mirasierra (87) kaj El Goloso (88).
Tiu distrikto estas tiu de plej granda areo, sed tute ne la plej loĝata. Ĉar tie troviĝas la Monto Pardo, la urbanizitaj areoj reprezentas procenton malsupran de la 50% de la distrikto.
La terenoj de la distrikto Fuencarral-El Pardo apartenis al la antikva vilaĝo Fuenkaralo kaj al la reĝa loko Pardo, ambaŭ municipoj aligitaj al Madrido en 1949.