Penjagrando

(Alidirektita el Peñagrande)

SituoRedakti

Penjagrando, en hispana oficiale Peñagrande (granda roko), estas kvartalo de la nordokcidento de Madrido, apartenanta al la distrikto de Fuenkaralo-Pardo. Limas kun la kvartaloj de Pilaro, Fuentelarreina, Universitata Urbo kaj Valdezarza; el oriente kontraŭ la horloĝa direkto.

DemografioRedakti

  • Areo: 284,67 ha
  • Populacio: 46400 loĝantoj
  • Denseco: 162,99 loĝ/ha

Ene de la 128 kvartaloj de Madrido, Penjagrando estas la 26a laŭ areo, la 10a laŭ populacio kaj la 77a laŭ denseco. En la medio de sia distrikto ĝi estas la 5a plej etenda, la 2a plej loĝata kaj la 3a plej dense loĝata.

TransportojRedakti

MetrooRedakti

En la kvartalo troviĝas metroa haltejo nome Lacoma, apartenanta al la Linio 7 (Metroo de Madrido). Tiu haltejo estas proksima ankaŭ de la kvartaloj Lacoma kaj Arroyo del Fresno.

BusojRedakti