Fuentidueña [fŭentiDŬEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fuentidueña estas etimologie komprenebla kiel Fonto de Senjorino aŭ Monaĥino. Tiukadre aperas fontano en la blazono.

Fuentidueña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40357
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 144  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 3° 59′ U (mapo)41.442222222222-3.98Koordinatoj: 41° 27′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 862 m [+]
Areo 50,55 km² (5 055 ha) [+]
Fuentidueña (Provinco Segovio)
Fuentidueña (Provinco Segovio)
DEC
Fuentidueña
Fuentidueña
Situo de Fuentidueña
Fuentidueña (Hispanio)
Fuentidueña (Hispanio)
DEC
Fuentidueña
Fuentidueña
Situo de Fuentidueña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentidueña, Segovia [+]
vdr
Fuentidueña en la provinco Segovio.
Fuentidueña kun la ruinoj de la murego fone.
Ŝtona skribaĵo de 1002, nomita Piedra de la Tercia.
Preĝejo de Sankta Mikaelo.
Pordego de la kastelo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 50,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 132 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 350 el la 1850-aj jaroj.

Ĝi distas 72 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Vivar de Fuentidueña, Sacramenia, Pecharromán, Calabazas de Fuentidueña, Fuentesoto, Valles de Fuentidueña, San Miguel de Bernuy kaj Tejares. Ĝi kuŝas sur monteto dekliva al profunda valo elfosita de la Rivero Duratón kaj proksime al la Natura Parko de Valoj de la Rivero Duratón.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado kaj la urbo akiris gravecon pro sia strategia loko, kion montris la ekzisto de ponto kaj de la preĝejo de Sankta Maria. En la 10-a kaj 11-a jarcentoj la areo suferis subitajn atakojn de sudaj islamanoj, pri kio atestas ŝtona skribaĵo de 1002. Dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj la urbo pintis kaj etendiĝis ekster la muregoj, atestite de la romanika preĝejo de Sankta Maria. Komence de la 13-a jarcento, ĝi iĝis centro de Comunidad de Villa y Tierra. El la 14-a jarcento, kiel konsekvenco de la perdo de la militaj kaj administraciaj funkcioj kiuj iam estis la bazo de ties ekzistado, okazis la iompostioma dekadenco de la vilaĝo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj, kiuj rezultis en deklaro kiel Havaĵo de Kultura Intereso por la tuta urba komplekso; el tio menciindas la restaĵoj de la kastelo kaj de la muregoj, la ruinoj de la preĝejo de Sankta Marteno, la preĝejo de Sankta Mikaelo, la preĝejo de Sankta Maria, la ruinoj de la Hospitalo de la Magdalena, la Kapelo del Pilar, la kapelo de la palaco de la grafoj de Montijo, kaj la mezepoka nekropolo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Hernansanz Navas, Justo (1985). Fuentidueña y su alfoz: notas histórico-arqueológicas. Autoedición. ISBN 978-84-398-4817-2.
  • Herrero Hernánsanz, César (2006). Guía cultural de Fuentidueña y rutas culturales de Castilla. Autoedición. ISBN 978-84-611-1366-8.
  • Cuéllar Lázaro, Juan (2007). Fuentidueña: comunidad de villa y tierra. Alcobendas: Real del Catorce, S.L. ISBN 978-84-935572-4-9.