Fuliko

(Alidirektita el Fulica)

La fulikoj estas mezgrandaj akvobirdoj de la familio de Raledoj kiuj formigas la genron Fulica.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fuliko
Nigra fuliko kun ido
Nigra fuliko kun ido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Fulica
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej granda specidiverseco estas en Suda Ameriko, kaj ŝajne la tuta genro devenas de tie.

Tiuj raloj havas ĉfe nigran plumaron kaj male de aliaj raloj ili estas facile videblaj, ofte naĝantaj en malferma akvo pli ol manĝoplukantaj en junkaroj.

Ili havas elstaran frontan ŝildon aŭ alian ornamaĵon ĉefronte kaj koloran bekon kaj multaj -sed ne ĉiuj- havas blankon subvoste. Kiel aliaj raloj, ili havas lobhavajn fingrojn.

Ili plejparte havas mallongajn, rondformajn flugilojn kaj estas mallertaj flugantoj, kvankam nordaj specioj estas tamen kapablaj flugi longajn distancojn. La Amerika fuliko atingis iam Brition kaj Irlandon. La specioj kiuj migras faras ĝin dumnokte.

Fulikoj povas piediri kaj kuri vigle per siaj fortaj kruroj kaj havas longajn fingrojn bone adaptitajn je mildaj, neregulaj surfacoj.

Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, manĝante ĉefe vegetaran materialon, sed ankaŭ etajn bestojn kaj ovojn. Ili estas agreseme teritoridefendantoj dum bredado, sed ankaŭ estas troveblaj en grandaj aroj en umbraj partoj herbaj de lagoj.

Specioj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti