Fulmoŝako

ŝak-varianto

Fulmoŝako (blitz-ŝako, germane blitz) estas ŝako-varianto, en kiu ŝakisto havas malpli da tempo ol en klasika tempa regado. Laŭ FIDE, en fulmoŝako ĉiu ludanto havas 10 minutojn aŭ malpli.

En la FIDE monda ĉampioneco, ludantoj ricevas 3 minutojn, kaj 2 sekundojn pliigitaj kun ĉiu movo, komencante unuan movon.

Ekde la jaro 2017, la monda ĉampiono pri fulmoŝako estas Magnus Carlsen.