La esprimo fumanta fusilo (aŭ pafilo, armilo, pistolo) referencas al objekto aŭ al fakto, kiu servas kiel konkluda evidentaĵopruvo de krimo aŭ similaĵo. Ĝi venas el la ideo trovi fumantan fusilon, pistolon kiu suspektigas iun proksiman personon.

La esprimo forte disvastiĝis antaŭ la invado de Irako, kiam usona registaro prezentis kiel fumantan fusilon (smoking gun) pruvaĵojn pri la irakaj nukleaj, kemiaj, biologiaj programoj. Tiuj pruvaĵoj pli poste evidentiĝis senbazaj.

La angla esprimo smoking gun donis nomon al surreta paĝo The Smoking Gun.