Funikularo Žaliakalnis en Kaŭno

La funikularo Žaliakalnis estas elektra funikulara trajno en Kaŭno, Litovio. Temas pri la plej aĝa funikularo en Litovio kaj unu el la plej malnovaj inter la ankoraŭ funkciantaj en Eŭropo. Ĝi estis konstruita fare de la kompanio AEG el Germanio kaj oficiale malfermiĝis la 5-an de aŭgusto 1931.

la funikularo Žaliakalnis en Kaŭnaso
la funikularo de supre

La interne ŝtuparoplanka trajno el lakita ligno, nostalgie malmoderna, estas stirata fare de uniforma servisto. Ĝi grimpas 75 metrojn de la historia urbocentro al la katolika preĝejo de Ĉieliro sur la monto Žaliakalnis ("Verdmonto"), norde de la urbocentro. De supre ĝueblas panorama rigardo de la urbocentro. La vojaĝo ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro en Litovio komence de la jaro 2015 kostis la tre modestan sumon de 0,5 lidoj, ekvivalento de proksimume 0,15 eŭroj - de tiam la prezo fiksiĝis je 0,3 eŭroj.[1]

Kiel kutime en la konstruo de funikularoj, du trajnoj estas konektitaj per kablo: se unu el li ekvojas suben, la alia paralele ekvojas supren, kaj la pezoj de ambaŭ (eĉ se foje survojas pli kaj foje malpli da pasaĝeroj) estas kompareblaj, tiel ke la samtempa movado de ambaŭ trajnoj kostas minimuman kvanton da energio. Meze de la monto la du relaj vojoj disiĝas, por ke la du trajnoj povas pasi unu la alian, sed sube kaj supre la reloj kuniĝas al unusola "vala" kaj "monta" stacidomoj.

Kvankam funikularoj estas relative maloftaj publikaj transportiloj en Eŭropo, en la urbo Kaŭnaso ankoraŭ ekzistas dua tia transportilo, en la kvartalo Aleksotas sude de la urbocentro kaj sude de la rivero Nemunas.

Referencoj redakti

Koordinatoj: 54° 54' norde, 23° 55' oriente