Funkcialaj Ekvacioj

Funkcialaj Ekvacioj estas internacia scienca revuo pri la matematika studkampo de funkciaj ekvacioj kaj rilataj temoj, eldonata ekde 1958 de la Matematika Instituto de la Universitato de Kobeo en Japanujo. Ĝi havas Esperantan nomon, sed ĝiaj artikoloj nuntempe estas ĉiuj anglalingvaj. Sube de ĉiu artikolo super la adreso de la verkinto daŭre ĉiam aperas la Esperantaj vortoj "nuna adreso", kaj sub la adreso Esperantlingvaj frazetoj informantaj pri la datoj de ricevo kaj revizio de la artikolo.

Funkcialaj Ekvacioj
scienca gazeto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Japania Matematika Societo
vdr

En la komencaj jaroj la artikoloj de Funkciaj Ekvacioj estis proksimume samkvante anglalingvaj kaj franclingvaj, kaj aperis eĉ unu artikolo en Esperanto de Masuo Hukuhara.[1] Jam ekde la fruaj 60-aj jaroj pli kaj pli superregis la angla lingvo super la franca kaj la foje aperanta germana, kaj la lasta tute neanglalingva artikolo estis germanlingva artikolo de 2000.[2] En 2001 aldone aperis dua Esperantlingva artikolo de Hukuhara, tamen ĉi-foje kun anglalingva titolo, enkonduko kaj vortolisteto.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Masuo Hukuhara: Transformo de Euler kaj ĝia aplikado al la diferencialaj ekvacioj de Fuchsa tipo, I; Integralo de Riemann-Liouville en la kompleksa kampo Arkivigite je 2015-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, Funkciaj Ekvacioj, volumo 4, numero 1 (1962)
  2. Abdirisak Mohamed: Über einen Invarianzsatz von Nagumo in Banachräumen[rompita ligilo], Funkciaj Ekvacioj, volumo 43, numero 3 (2000)
  3. Kazuo Okamoto kaj Kyoichi Takano: The Proof of the Painlevé Property by Masuo Hukuhara Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, Funkcialaj Ekvacioj, volumo 44, numero 2 (2001)