U Orla (artileria fuortaro)

(Alidirektita el Fuortaro Ĉe Aglo)

Artileria fuortaro U Orla (en Esperanto Ĉe Aglo) estis ekzistonta kiel la plej orienta fuortaro de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Ĝi estis lokigota proksimume 4,5 km de urbo Hlučín inter vilaĝoj Darkovice kaj Darkovičky. Estas tre verŝajne, ke spaco por lokigo de la fuortaro estis elektita jam dum supraĵesploro en oktobro de la jaro 1934 kaj poste konfirmita dum sekvanta esploro printempe kaj somere de 1935. La artileria fuortaro Ĉe Aglo estis havonta sume 6 fuortarajn objektojn kun la jenaj markigoj:

  • MO S-20 - "Aglo"
  • MO S-20A – fuortara fortikaĵo unuflanka dekstra,
  • MO S-20B – fuortara fortikaĵo unuflanka maldekstra,
  • MO S-20C – minĵetila fuortara fortikaĵo,
  • MO S-20D – artileria turniĝonta kaj elŝovonta turo,
  • MO S-20E – enirejobjekto.
MO S-20 Aglo

Unusola objekto de la fuortaro, kiu estis betonigita, estis la infanteria fuorto MO S-20 „Aglo", kies konstruigo estis bezona pro kaŭzo de plenigo de la interspaco inter la infanteria fuorto MO S-19 „Aleo" kaj la infanteria fuorto MO S-21 „Jaroš". Por plene finkonstrui la fuortaron Ĉe Aglo inkluzive de armilaro, municio, ekipaĵaro kaj obstakloj oni kalkulis sumon 63 514 541,00 Kč. Konstruado de la ceteraj menciitaj objektoj estis planata por pli malfrua tempo, sed aŭtuno de la jaro 1938 decidis alie.