Furorurbo (aŭ boomtown, bumurbo) nomiĝas tiu urbo, kiu estiĝis abrupte pro specifa ekonomia evento aŭ politika cirkonstanco. Tipaj furorurboj estis la komunumoj en Usono, naskiĝintaj pro malkovro de oro, arĝento, nafto ktp.. (ekz. Pithole).