Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gérard MAROT (n. 1946) estas franca fotografiisto specialigita en infanoj kaj adoleskantoj. Lia verkaro estis publikigita inter la fino de la 1970aj jaroj kaj la mezo de la 1980aj.

Gérard Marot
Naskiĝo 1946
Nacieco franca
Sukcesis kiel fotografiisto
vdr

La laboro de Marot estas arte kaj estetike rafinita. La artisto montriĝas fascinita per la kontrastoj de lumo kaj ombro kaj ofte pozigas siajn modelojn, knaboj inter 8 kaj 14 jaroj, sur nekongruaj scenejoj, antaŭ industriaj fonoj, kurtenoj kaj brokaĵoj kaj aliaj esoteraj fantaziaĵoj. Liaj knaboj rifuzas la higienan, atletan, familian, kamparan kaj indiferentan nudecon trovebla en la ordinara fotografio.[1]

Lia publikigita verkaro entenas Les P'tits mecs (1978), Anatomie du Dormeur (1982), kiu plejparte prezentas dormantajn infanojn,[2] Collages (1983), fotografio per miksta tekniko, Gymnopédie (1984), studo pri nudaj knaboj kun teksto en la angla kaj franca kaj Le Fils d'Ariane (1985).

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. L'Espoir, n-ro 13 (majo-junio 1984), p. 37-38.
  2. Masques, n-ro 12-15, Association Masques (Parizo), 1981.