La Güegüense estas komedia dramo kaj estis la unua teatra verko de la Nikaragva literaturo. Ĝi estas sintezo de la fandado de la hispana kaj la indiana kulturoj, kiuj miksas la teatron, la dancon kaj la muzikon. Güegüense estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj folkloraj rimedoj de la kolonia epoko en Latin-Ameriko. La Güegüense estas prezentata dum la festoj de Sankta Sebastiano inter la 17-a kaj 27-a de januaro.

Roluloj de la Güegüense

Etimologio redakti

La nomo de la verko estas sama al la nomo de la ĉefa rolulo Güegüense, kiu devenas de la naŭatla vorto "huehue", kiu signifas "maljunulo" aŭ "saĝulo".

Eksteraj ligiloj redakti