GDR-muzeo (Apolda)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rekte malantaŭ Artodomo de Apolda troviĝas en barako la daŭra ekspoziciego Olle DDR (laŭvorte: Freneza GDR), en Apolda, Germanujo (Bahnhofstraße 42).

Muzea barako en Apolda kun raviga retrospektivo je la vivo dum GDR-tempoj.

Historio redakti

Ĝi malfermitis en la 1.10.1999. Fermiĝo necesis en la 29.6.2020 pro nesolventeco de la tenadanta societo EURATIBOR el Erfurto. Apogis tiu ĉi projekton la distriktestrejo de Weimarer Land kaj la federacia laborperadagentejo. Klopodoj plue elmontri la interesajn objektojn entreprenatas.

Priskribo redakti

Invitatas je promeno tra ĉiutaga vivo en Germana Demokratia Respubliko (GDR): estiĝis vera muzeo kun ĉ. 15.000 objektoj. Celo estas kaj provoko de ridetoj kaj de pripensado de vivo en komunisma ŝtato.

Ne malmultaj objektoj savitis de historiemuloj el rubujoj, an Apolda kaj en multaj aliaj lokoj kie similaj muzeoj ekzistas. Enscenigitis loĝejaj kaj laboraj spacoj (kuirejo, dormoĉambro, infana ĉambro, fabrikmedicinista laborejo, KONSUM-aĉethaleto, distriktestra buroo). Ĉiujare organizitis ankaŭ po unu speciala , nedaŭra elmontrado.

Inter la 24-a de januaro kaj 11-a de septembro 2022 videblas elekto de objektoj el la muzeobarako en la tre malfora Sonorila kaj urba muzeo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti