La gaŭĉomuziko (portugale Música Gaúcha) estas muzikstilo en la sudo de Brazilo. Ĝi estis origine kampara muziko de la brutpaŝtistoj (gaŭĉoj), estas tamen intertempe akceptita fare de la urbana mezklaso. La gaŭĉomuziko limiĝis sur la federaciero Suda Rio-Grando kaj ne disvastiĝis transregionen, kion ekzemple sukcesis la sertaa muziko.

Gaŭĉo-danco en Porto-Alegro

La ĉefa instrumento de música gaúcha estas la simpla akordiono gaita. Krom influoj el la najbaraj landoj Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo ekzistas ankaŭ tiaj de indianoj, kies prauloj vivis en la jezuitaj redukcionoj.

La plej konataj muzikistoj de gaŭĉomuziko estas Renato Borghetti kaj Bebeto Alves, kiuj ankaŭ provas akiri konekton kun modernaj evoluoj de Muziko Populara Brazila. Aliaj muzikistojprovas ligi ĝin kun música sertaneja.