Galerio Doria Pamphilj

muzeo en Italio

La galerio Doria Pamphilj (itale Galleria Doria Pamphilj) estas granda artkolekto lokita en la palaco Doria Pamphilj (palazzo Doria Pamphilj) en Romo. Ĝi troviĝas inter la vojoj Via del Corso kaj Via della Gatta. La ĉefa enirejo situas sur la "Piazza del Collegio Romano". Same kiel la palaco, la galerio estas ankoraŭ private posedita de la princa romia familio Doria Pamphilij.

Galerio Doria Pamphilj
arta muzeonemoveblaĵomuzeoQ124830284
Lando Italio vd
Situo Romo
Adreso Via del Corso 305, 00186 Roma
Poŝtkodo 00186
Situanta sur via del Corso
Koordinatoj 41° 53′ 52″ N, 12° 28′ 52″ O (mapo)41.89766912.481145Koordinatoj: 41° 53′ 52″ N, 12° 28′ 52″ O (mapo)
Galerio Doria Pamphilj (Romo)
Galerio Doria Pamphilj (Romo)
DEC
Galerio Doria Pamphilj
Galerio Doria Pamphilj
Situo de Galerio Doria Pamphilj
Map
Galerio Doria Pamphilj
Jaraj vizitantoj: 26 600 (2020)
Retpaĝo https://www.doriapamphilj.it/roma/
vdr
Portreto de Inocento la 10-a
Diego Velázquez (1650)

La granda kolekto da pentraĵoj, mebloj kaj statuoj estis progrese konstituita ekde la 16-a jarcento de la familioj Doria, Pamphilj, Landi kaj Aldobrandini, kiuj jam de longe kunuiĝis per edziĝoj sub la nomo "Doria Pamphilj". En la kolekto troviĝas pentraĵoj kaj mebloj el la eksa kolekto de la papo Inocento la 10-a, kiu testamentis ilin al sia nevo Camillo Pamphilj. La palaco plivastiĝis tra la jarcentoj : ĝi hodiaŭ verŝajne estas la plej vasta privata palaco de Romo.

La fama portreto de Inocento la 10-a, fare de Diego Velázquez, estas kutime rigardita kiel la ĉefa majstroverko de la kolekto.

Eksteraj ligiloj redakti