Galindo y Perahuy estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Galindo y Perahuy estas tradukebla al Galindo kaj Perahuy, du personaj nomoj.

Galindo y Perahuy
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37449
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 665  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 5° 52′ U (mapo)40.943333333333-5.8716666666667Koordinatoj: 40° 57′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto 797 m [+]
Areo 44,14 km² (4 414 ha) [+]
Galindo y Perahuy (Provinco Salamanko)
Galindo y Perahuy (Provinco Salamanko)
DEC
Galindo y Perahuy
Galindo y Perahuy
Situo de Galindo y Perahuy
Galindo y Perahuy (Hispanio)
Galindo y Perahuy (Hispanio)
DEC
Galindo y Perahuy
Galindo y Perahuy
Situo de Galindo y Perahuy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galindo y Perahuy [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj El Encinar, Escobos, Galindo y Perahuy, La Rad, Miranda de Pericalvo, San Benito de la Valmuza, Campo Charro, Pericalvo kaj Torre de Martín Pascual, krom la senhomejoj Santo Tomé de Colledo kaj San Justo de Valmuza, okupas totalan areon de 44,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 703 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la 1990-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ĝia proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Limas kun loĝlokoj Rollán, Carrascal de Barregas (eksklavo), Parada de Arriba, Barbadillo, Doñinos de Salamanca kaj Calzada de Don Diego. Ĝi distas 20 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas restaĵoj de Prahistorio kaj de vetonoj, sed la setlejoj mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti