Galinoloj estas mezgrandaj akvobirdoj kiuj estas membroj de la familio de Raledoj. Ili kunformas la genron Gallinula. Ili estas proksimaj parencoj de fulikoj, kaj pro ties nervozema maltrankvileco estas ie nomataj nervozaj fulikoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Galinoloj
Bildo de vir-Dompasero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Galinolo Gallinula
Brisson 1760
Specio: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Komunlingve ili nomiĝas ankaŭ akvokokojmarĉokokoj.[1][2]

Aspekto

redakti

Tiuj raloj estas entute brunaj kaj nigraj kun kelkaj blankaj partoj ĉe plumaro, kaj diference de aliaj raloj ili estas facile videblaj manĝantaj en malfermaj akvobordoj plie ol inter junkaro. Ili eĉ povas resti en terkulturejoj kaj proksime de homoj, ekzemple ĉe padoj aŭ eĉ ŝoseoj.

Kutimoj

redakti

Ili havas mallongajn, rondformajn flugilojn kaj estas malfortaj flugantoj, kvankam ili estas kapablaj flugi longajn distancojn. Ekzemple la Verdkrura galinolo migras ĝis 2 000 km el ties reprodukta arealo al pli varmaj partoj de Siberio. Tiuj kiuj migras faras ĝin dumnokte. Sed la Galinolo de insulo Gough estas konsiderata kiel "preskaŭ nefluga".

Galinoloj povas piediri lerte per siaj fortaj kruroj kaj havas longajn fingrojn kiuj estas bone adaptitaj al mildaj neregulaj surfacoj.

Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, prenante plantan materialon, etajn bestetojn kaj ovojn. Ili estas agresemaj kaj tiele defendas teritorion dum la reprodukta sezono, sed aliepoke ili estas troveblaj en grandaj aroj en ombraj lagoj kun sufiĉe da plantaro.

Prahistorio

redakti

Fosilia specio, Gallinula kansarum, estas konata kiel vivinta en Malfrua Plioceno kaj ties restaĵoj aperis en Kansaso. Krome, du fosiliaj subspecioj de nuntempaj specioj estis trovataj: Gallinula chloropus brodkorbi el plejstoceno en rivero Iĉetukni, kaj la dubinda Gallinula mortierii reperta rilate la loĝantaron de Tasmania galinolo kiu iam loĝis Aŭstralion.

Sistematiko kaj evolucio

redakti
 
Nefluga Tasmania galinolo, Tribonyx mortierii

La genron Gallinula enkondukis la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760 kun la Verdkrura galinolo (Gallinula chloropus) kiel la tipa specio.[3][4]

La genro Gallinula enhavas kvin vivantajn, unu ĵus formortintan, kaj unu eble formortintan speciojn:[5]

  • Pacifika galinolo, Gallinula pacifica – foje metita en Pareudiastes, eble formortinta (1907?)
  • Arbara galinolo, Gallinula silvestris – foje metita en PareudiastesEdithornis, tre rara sen rektaj observoj en ĵusaj jardekoj, sed ankoraŭ konsiderata verŝajne vivanta pro registroj de la specio pluanta en tre malgrandaj nombroj.
  • Tristana galinolo, Gallinula nesiotis – foje metita en Porphyriornis;[6] formortinta (fine de la 19-a jarcento)
  • Galinolo de insulo Gough, Gallinula comeri – iam metita en Porphyriornis
  • Verdkrura galinolo, Gallinula chloropus
  • Amerika galinolo, Gallinula (chloropus) galeata, ĵus disigita fare de la AOU, dum aliaj komitatoj ankoraŭ pritaksas
  • Tenebra galinolo, Gallinula tenebrosa

Iamaj membroj de la genro:

Referencoj

redakti
  • Brisson, Mathurin Jacques (1760): Ornithologie 1: 46-56, plates V and VI.
  1. galinolo en Plena Ilustrita Vortaro 2020
  2. akvokoko, marĉokoko en Reta Vortaro
  3. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (fr, la). Jean-Baptiste Bauche.
  4. (1934) Check-list of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  5. Rails, gallinules, trumpeters, cranes. World Bird List Version 9.1. International Ornithologists' Union (2019). Arkivita el la originalo je 2018-11-19. Alirita 2a de Aprilo 2019 .
  6. Taylor, Barry. (2010) Rails: A Guide to Rails, Crakes, Gallinules and Coots of the World. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4081-3538-9.

Eksteraj ligiloj

redakti