Galinsogo
genro
Galinsogo (Galinsoga) estas genro el la kompozita familio (Compositae aŭ Asteracoj). La genro enhavas malgrandajn, unujarajn herboplantojn kun kontraŭaj, nedividitaj folioj. La florkapoj estas ĝenerale malgrandaj, kun flavaj tubformaj floretoj kaj blankaj radifloretoj kiuj estas videblaj kiel kvin malgrandaj pseŭdopetaloj en la plej multaj specioj. Tiuj estas inaj, la tubfloroj hermafroditaj. La papuso de la semoj estas malgranda kaj skvamoforma kaj apenaŭ povas esti rekonita kiel tia.
![]() | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Kampanuledoj laŭ APG III
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
La nomo Galinsoga estis dediĉita al Ignacio Mariano Martínez de Galinsoga, kiu fondis ka hispanajn Real Academia Nacional de Medicina kaj estis direktoro de la Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido.