Gallery Place–Chinatown (Metroo de Vaŝingtono)
Gallery Place–Chinatown estas stacio de la metroo de Vaŝingtono. Ĝi ligas tri metroajn liniojn:
- En la supra etaĝo, kun flankaj kajoj, veturas la ruĝa linio;
- En la malsupra etaĝo, kun insula (intertraka) kajo, veturas la flava kaj la verda linioj.
Gallery Place–Chinatown | |||||||||||||||||||
![]() Stacio Gallery Place-Chinatown, supra etaĝo | |||||||||||||||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||||||||||||
Lando | ![]() | ||||||||||||||||||
Urbo | Vaŝingtono | ||||||||||||||||||
Geografia situo | 38° 53′ 56″ N, 77° 1′ 18″ U (mapo)38.898889-77.021667Koordinatoj: 38° 53′ 56″ N, 77° 1′ 18″ U (mapo) | ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Ecoj | |||||||||||||||||||
Tipo | subtera | ||||||||||||||||||
Kajoj | 2 flankaj (supra etaĝo) 1 insula (malsupra etaĝo) | ||||||||||||||||||
Historio | |||||||||||||||||||
Malfermo | 15-a de decembro 1976 | ||||||||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||||||||
Trafikanto | WMATA ![]() | ||||||||||||||||||
Kodo | B01 (supra etaĝo) F01 (malsupra etaĝo) | ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
La stacio estis malfermita la 15-an de decembro 1976, kelkajn monatojn post la unuaj stacio de la linio, ĉar mankis aliro por radseĝuloj. Post promeso, ke tiu ekzistos meze de 1977, tribunalo permesis malfermi la stacion. Komence trafikis nur la ruĝa linio; la flava aldoniĝis la 30-an de aprilo 1983 kaj la verda en 1991. En 2006 la stacion uzis ĉ. 7,5 milionoj da pasaĝeroj.
La stacio situas sub la sportejo Verizon Center. Stacio Metro Center estas tre proksima, tiel ke oni vidas ties lumojn de sur la kajo.
La origina nomo de la stacio estis nur Gallery Place, laŭ la proksima muzeo National Portrait Gallery (nacia portreta galerio). En 1986 oni aldonis la nomparton Chinatown (= ĉina kvartalo, laŭ apuda kvartalo); en 2000 oni super iu enirejo metis lumantan bildon de ĉineca ventumilo, nomatan The Glory of the Chinese Descendants (la gloro de la ĉin-devenuloj).
La stacio estas bone ekipita per signoj kaj ŝildoj, ĉar oni uzas ĝin por testi tiajn.