Gamaŝo estas senplanda piedvesto, uzata por ŝirmi la supron de la ŝuo kaj la malsupran parton de la kruro. Gamaŝoj estas faritaj el tuko, tolo, kaŭĉuko aŭ ledo. Oni laĉis aŭ butonis ilin de la flanko. Ili ŝirmu kontraŭ vundiĝoj, malpuraĵoj, malvarmo kaj malsekeco. Historie gamaŝoj estis uzataj precipe de soldatoj, nuntempe ĉefe ĉe diversaj sportoj kaj por ĉevaloj.

Atako de prusaj grenadistoj. Oni bone vidas la blankajn gamaŝojn, buton-fermitajn de la flanko.

Etimologio redakti

 
Feltogamaŝo

La vorto devenas de hispana nomo por specifa ledo-speco gaudamaci, kies origino estas la araba gild gadamasiy („Ledo el Ghadames“). En la 17-a jarcento la vorto eniris la francan kiel gamache kaj de tie en aliaj lingvoj.

 
Usona kavaleriisto kun volvitaj gamaŝoj en 1918
 
Gamaŝoj por protekti kontraŭ malvarmo

Literaturo redakti

  • Laurent Mirouze: Infanteristen des Ersten Weltkriegs. Dißberger, Düsseldorf 1990, ISBN 3-924753-28-8.
  • Laurent Mirouze, Stéphane Dekerle: Die französische Armee im Ersten Weltkrieg. Ausmarsch 1914. Bd. 1: Uniformierung – Ausrüstung – Bewaffnung. Verlag Militaria, Wien 2007, ISBN 978-3-902526-08-3.
  • Otto von Pivka, G. A. Embleton: Napoleon’s German Allies, Teile 2 – 5, Osprey Publishing Limited, London 1991, Teil 2: ISBN 0850452554.
  • Ingrid Loschek Reclams Mode- und Kostümlexikon, Verlag Philipp Reclam jun., Stuttgart 2005, ISBN 3-15-010577-3
  • Ludmila Kybalova, Olga Herbenova, Milena Lamariva: Das große Bilderlexikon der Mode – Vom Altertum zur Gegenwart, Artia Verlag, Prag 1966