Gamonal estas submunicipo apartenanta al la municipo de Talavera de la Reina, en la provinco de Toledo (Kastilio-Manĉo, Hispanio). Gamonal estas agnoskata jure kiel EATIM (Ento de Teritoria Nivelo Malsupra al Municipo).

Geografio kaj Demografio redakti

Estas situanta nordokcidente de la provinco de Toledo, en la okcidenta deklivaro de la Sierra de San Vicente, proksime de la Sierra de Gredos, el kiu oni vidas belan pejzaĝon. Ĝi troviĝas je 11 km de la urba kerno de Talavera de la Reina, je 90 km de Toledo, je 130 km de Madrido, je 105 km de la urbo Ávila, je 20 km de ties provinco kaj je 45 km de Ekstremaduro.

Ĝi havas ĉirkaŭ 1.000 loĝantojn kaj en ties teritorio estas situanta la industria zono Polígono Industrial de Torrehierro, unu el la ĉefaj industriaj zonoj de la provinco.

Vidu ankaŭ redakti