Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld)
La Ŝtonkarba gapminejo Rabensteiner Stollen (germane: Steinkohlen-Besucherbergwerk Rabensteiner Stollen) troviĝas en Ilfeld, Netzkater nr 8.
Gapminejo Rabensteiner Stollen | |||
---|---|---|---|
minejo (–1981) minista muzeo (1981–) | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Harztor | ||
Adreso | Rabensteiner Stollen, 99768 Ilfeld, OT Netzkater | ||
Koordinatoj | 51° 36′ 7″ N, 10° 47′ 23″ O (mapo)51.60194444444410.789722222222Koordinatoj: 51° 36′ 7″ N, 10° 47′ 23″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.rabensteiner-stollen.de | ||
Priskribo de la loko
redaktiLa Rabensteiner-a galerio estas la ununura publike alirebla gapminejo de ŝtonkarbo en Turingio; ĝi troviĝas ĉe la piedo de la Suda Harco.
Ekspluatado tie ĉi komenciĝis en 1737 kaj daŭris ĝis 1949. Pro malbona kvalito de la karbo kaj malsufiĉa grandeco de la minejo la surloka minado neniam gravis ekster la regiono.
Hodiaŭ la vizitanto povas ĝui rondgvidadon de 1 horo kaj duono rekte en la areo de la karbaj tavoloj. Montratas la restoj de ŝtonkarbo, interesaj fosilioj, aŭtentikaj laborlokoj, pereintaj tavoloj kaj pluraj eksaj laborejoj de nur 60 centimetroj da alto.
Oni vidas maŝinoj kiuj bildigas al oni la laboregon necesan por elpreni la karbon el la tero: sub laborkondiĉoj ofte nehomaj.
Ekster la minejo troviĝas granda kolekto da iloj el diversaj epokoj ekspozicie. Krome invitas al unuopula esplorado ŝutmonto de karbo kaj fosilioj.
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 99