Garcillán [garziLJAN] estas municipo en la centra sudokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana.

Garcillán
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 519  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 4° 16′ U (mapo)40.978055555556-4.2661111111111Koordinatoj: 40° 59′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 917 m [+]
Areo 22,41 km² (2 241 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garcillán (Provinco Segovio)
Garcillán (Provinco Segovio)
DEC
Garcillán
Garcillán
Situo de Garcillán
Garcillán (Hispanio)
Garcillán (Hispanio)
DEC
Garcillán
Garcillán
Situo de Garcillán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garcillán [+]
vdr
Garcillán en la provinco Segovio.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 512 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte la duonon de la loĝantaro en la dua duono de la jarcento, kaj poste rekuperiĝis en la 21-a jarcento pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 16 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Añe, Armuña, Anaya, Los Huertos, Martín Miguel kaj Valverde del Majano.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1973 oni malaprobis la aligon de la municipo Anaya al tiu de Garcillán.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj ka jporkoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj tiel plu. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti