La Gasosaturiĝo de rokaĵoj estas grado de la pleneco de malplenaj lokoj (poroj, kavernaĵojru, fendoj) en rokaĵoj je tergaso.

Koeficiento redakti

Ĝi dependas de la rokaĵaj poreco, absorba kapacito, fendeco kaj gasopremo. Oni taksas ĝin per la koeficiento de gasosaturiĝo Kg, kiu estas kalkulata kiel rilatumo de la volumeno de tergaso pleniganta rokaĵon, al la volumeno de malfermaj poroj kaj malplenaĵoj en la rokaĵo.

Rilate gaskuŝejojn Kg karakterizas parton de la volumeno de la malfermaj rokaĵaj poroj, okupitaj je libera gaso en termobaraj tavolkondiĉoj. La koeficiento de la rokaĵa gasosaturiĝo Kg estas kalkulata laŭ ĝia akvosaturiĝo Ka surbaze de la bilanco de neintermikseblaj fluaĵoj en la rokaĵo: Kg = (1 — Ka). Kaze de akvokresko kaj akvumiĝo de la tavolo formiĝas la postlasa gasosaturiĝo, kiu difinas kvanton de la nemovebla gaso (disigita aŭ ŝtopita en la poroj).

Kg estas kalkulata en la puto surbaze de:

  • geofizikaj metodoj (ĉefe laŭ datumoj de la elektra karotadofr) kun uzado de informoj pri la petrofizikaj ecoj de la rokaĵoj;
  • datumoj de la detala gasometrio dum la borado;
  • rokaĵerojen — per esplorado de balancitaj kaj postlasaj akvosaturiĝoj.

Oni esploras la gasosaturiĝon por pritaksi la rokaĵon kiel hidrokarbonan kolektujon, kalkuli gasoresursojn kaj kontroli la ekspluatadon de la gasminejo.

Literaturo redakti

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Газонасыщенность // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 105. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti