Gastlaboristoj (germane Gastarbeiter) estas homoj enportitaj en iu lando por labori en diversaj industrioj kie ekzistas nesufiĉaj laboristoj por fari la laboron.

Gastlaboristoj ofte ne havas la samajn rajtojn kiel ellandaj laboristoj. En kelkaj landoj, gastlaboristoj ne rajtas resti longajn seninterrompajn periodojn. En iuj landoj kiel ekzemple Germanio estas multaj gastlaboristoj de Turkio. Turkaj gastlaboristoj formis siajn proprajn komunumojn en la germanaj urboj, kie ili vivas. Aliaj landoj kun multaj gastlaboristoj estas Usono, Japanio, Koreio kaj arabaj landoj.

Monda Migranta Filmfestivalo redakti

Ekde 2006 en Koreio okazas ĉiujare Monda Migranta Filmfestivalo (MWTV), kultura evento gastigita de enmigrintoj kie ili povas kultivi sian propran kulturon kaj filmojn en sia propra lingvo. La festivalo strebas krei lokon por komunikado, kiu volas malkonstrui barojn inter migrantoj kaj indiĝenaj homoj por paroli kaj kompreni alies vivojn. Filmoj temas pri geedzaj migrantoj, migrantaj junuloj, rifuĝintoj aŭ socia, politika, ekonomia kaj kultura diverseco rilate al migrantaj laboristoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti