Gat (hebree גת, "vinpremilo") estis kutima loknomo en antikva Israelo kaj la ĉirkaŭaj regionoj. Pluraj urboj de tiu nomo menciiĝas en la juda torao respektive kristana malnova testamento. Inter ili estis la marborda urbo Gat de la filistoj, Gat-Gittaim, kaj Gat ĉe monto Karmel.

Gat
telo • arkeologia loko [+]
Koordinatoj31° 41′ 59″ N, 34° 50′ 49″ O (mapo)31.6997234.84694Koordinatoj: 31° 41′ 59″ N, 34° 50′ 49″ O (mapo)

Gat (Israelo)
Gat (Israelo)
DEC
Gat
Gat

Map
Gat
Vikimedia Komunejo:  Tel Zafit [+]
vdr

'Gat de la filistoj' estis unu el la kvin filistaj urboŝtatoj, kiuj komence de la 12-a jarcento a.K. establiĝis ĉe la bordo de la Mediteranea Maro, sude de la hodiaŭa urbo Tel-Avivo.

Laŭ la torao, dum la tempoj de la judaj reĝoj Davido kaj Salomono, la reĝo de la urbo nomiĝis Aĉiŝ. Gat estis la hejmo de Goliath, kiun fine spektakle venkas Davido. Tamen antaŭe, kiam li forkuris de la juda reĝo Ŝaul, Davido eskapis al Gat kaj servis sub la reĝo Aĉiŝ.