Ge-pano-kariba lingvaro

(Alidirektita el Ge-Pano-Kariba Familio)

Lingvofamilio de Amerikaj indianoj. Reprezentantoj: Panosoj (210 mil), Karibanoj (120 mil) kaj aliaj. Totala kvanto: 621 mil.

BOROROJ

  • Nomo: [m] orarimugudoge; [f] Bororo; [r] bororo
  • Indiana gento de Ge-grupo en Bolivio (2 mil) kaj Brazilo (1 mil, 1992).
  • Konservas tradiciajn konfesojn, parto estas katolikoj.

KAJNGANGOJ

  • Nomo: [f] Kaingang; [r] kaingang
  • Indiana popolo de Ge-grupo en Brazilo, parto - en Paragvajo, 20 mil (1992).
  • Kredantoj: katolikoj.

NAMBIKVAROJ

  • Nomoj: [f] Nambiquaras; [r] nambikvara
  • Indiana popolo de Ge-grupo en Brazilo (en nordo de ŝtato Mato-Groso), 8 mil (1987).
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

PANOSOJ

  • Nomoj: [f] Panos; [r] pano
  • Grupo de indianaj popoloj de Supera Amazonio. Loĝas en oriento de Peruo (30 mil, 1992), en okcidento de Brazilo (ĝis 1 mil) kaj nordo de Bolivio (1 mil).
  • Lingvo: pana.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

Vidu ankaŭ redakti