Geb, dio kreinto, komenco de vivo kaj fekundeco, personigo de la Tero, "la Domo de Geb" en la egipta mitologio.

Geb
egipta dio
Informoj
Sekso vira
Patro Ŝuo
Patrino Tefnut
Edzo/Edzino Nut
Infanoj OzirisoIzisoNeftisoSetho
vdr
La dio Geb.

Geb estis reprezentita kiel malhelverda viro, kronata de ansero surkape (la ansero etis lia reenkarniĝo). Kelkfoje li estis bildigita apogata surplanke (kiel Tero) sub la diino Nut (la Ĉielo) kaj la dio Ŝuo (la Aero) disigante ilin.

Geb estas unu el la plej antikvaj dioj. Princo de la Gedioj, heredis la tronon de sia patro Ŝuo, lasante sian aŭtoritatecon super la Tero al Oziriso, poste al Horuso kaj fine al la faraono, nomata heredanto de Geb.

Li viglas en la Juĝejo, la pesadon de la koro de la mortinto kaj enkarcerigis tiujn kiuj ne estis justaj, laŭ la Libro de la mortintoj. Li ankaŭ estas gardanto de la pordoj de la Duato (la Ĉielo).

Geb estis kultata en Heliopolo, Tebo, Apolinopolo, Kom Ombo, kaj Serabit el-Ĥadim (Sinajo).