Geedzeco en Islamo

(Alidirektita el Geedziĝo en Islamo)

En Islamo, la geedziĝo estas jura kontrakto inter viro kaj virino. Kaj la novedzo kaj la novedzino devas konsenti la geedzecon pro propra volo. Kiel formala kaj ligiga kontrakto, ĉu parola ĉu skriba,[1] estas konsiderata esenca parto de islama geedzeco religie valida kaj priskribas la rajtojn kaj respondecojn de la novedzo kaj la novedzino. La divorco en Islamo povas havi varion de formoj, kelkaj iniciataj persone de edz(in)o kaj aliaj iniciataj de religia tribunalo nome de edzino plendanta kiu sukcesas en peto de jura divorco pro valida tialo.

Pakistana novedzino subskribas kontrakton de geedziĝo.

Sub islama juro, geedziĝo jam ne estis konsiderita kiel «statuso» sed prefere kiel «kontrakto», en kiu la konsento de la virino estis nerefutebla[2][3].

Dum sia vivo Mohamedo geedziĝis kun dek unu aŭ dek tri virinoj depende de la malsamaj klarigoj de kiu estis liaj edzinoj[4]. En araba kulturo, geedziĝo estis ĝenerale kontraktita laŭ la pli grandaj bezonoj de la tribo kaj estis bazita sur la bezono formi aliancojn ene de la tribo kaj kun aliaj triboj[5]. Virgeco dum geedziĝo estis emfazita kiel triba honoro[6]. Watt deklaras ke ĉiuj geedziĝoj de Mohamedo havis la politikan aspekton de ĝentilaj rilatoj kaj estis bazitaj sur la araba kutimo. John Esposito substrekas ke kelkaj el la geedziĝoj de Mohamedo estis por la prizorgado de vidvinoj. Francis Edwards Peters diras ke oni ne povas ĝeneraligi la celon de la geedziĝoj de Mohamedo: laŭ li multaj el ili estis politikaj, kelkaj kompataj, kaj kelkaj eble koraferoj[7].

Notoj redakti

  1. «Getting Married». Arkivita el la originalo en la 4a de oktobro 2018. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  2. Unni Wikan, review of Modernizing Women: Gender and Social Change in the Middle East, American Ethnologist, Vol. 22, No. 4 (Nov., 1995), pp. 1078-1079
  3. Valentine M. Moghadam. Modernizing Women: Gender and Social Change in the Middle East. (Lynne Rienner Publishers, USA, 1993) p. 5
  4. Maan, McIntosh (1999)
  5. Amira Sonbol, Rise of Islam: 6th to 9th century, Encyclopedia of Women and Islamic Cultures
  6. Esposito (1998), pp. 16–8.
  7. F. E. Peters (2003), p.84

Bibliografio redakti