Geodinamiko

studfako de geofiziko

Geodinamiko estas subfako de geofiziko, kiu studas la dinamikon regantan la tektonojn de Tero kaj aliaj planedoj.[1][2]

Priskribo redakti

Geodinamiko temas pri la procezoj, kiuj movas materion tra Tero kaj aliaj planedoj. En la interno de Tero, movo okazas kiam rokoj likviĝas aŭ deformiĝas kaj fluas responde de premoj. La deformo povas esti rompa aŭ elasta aŭ plasta, depende de la grando de la premo kaj la fizikaj kvalitoj de la materio. Petro povas esti nehomogena strukture kaj enhave; tial, ne malofte videblas diversaj specoj de deformo en spaca aŭ tempa proksimeco.

Metodoj redakti

Geodinamiko estas vasta studfako, kiu uzas observajn datenojn el diversaj studfakoj por skizi la dinamikon de Tero.

  • Proksime al la surfaco, geodinamikistoj uzas geodezian kaj mineralologian datenon, kune kun observoj de direkta borado de la grundo.
  • Pli profunde en Tero, geodinamikistoj uzas diversajn teknikojn por fora mezurado de la interno de Tero, ekzemple per seismologiaj teknikoj.
  • Geodinamikistoj ankaŭ faras eksperimentojn, por rekrei la kondiĉojn de la interno de Tero, aŭ de fruaj epokoj de Tera evoluo, en laboratorioj.
  • Geodinamikistoj konstruas nombrajn matematikajn modelojn, kiuj klarigas la observitajn fenomenojn kaj akordas kun la leĝoj de fiziko, speciale fluida dinamiko kaj termodinamiko.

Etimologio redakti

La termino geodinamiko devenas de la helenaj radikoj γῆ “tero” kaj δῠ́νᾰμῐς dúnamis “potenco, forto”.

Referencoj redakti

  1. Turcotte, Donald; Gerald Schubert. (2014) Geodynamics, 3‑a eldono (angle), Cambridge University Press. doi:10.1017/CBO9780511843877.
  2. Stüwe, Kurt. (2000) Einführung in die Geodynamik der Lithosphäre: quantitative Behandlung geowissenschaftlicher Probleme (germane). Springer. ISBN 3-540-67516-7.

Eksteraj ligiloj redakti