Geomagneta inversiĝo

La inversiĝo de la geomagneta kampo aŭ simple geomagneta inversiĝo estas ŝanĝiĝo en la orientiĝo de tera magnetkampo tia, ke la pozicioj de magneta nordo kaj magneta sudo interŝanĝiĝas.

Geomagnetaj inversiĝoj dum la lastaj 5 Ma

Kutime ĉi tiuj eventoj komenciĝas per iom longa periodo de malfortiĝanta magneta kampo, kaj poste sekvas rapida restariĝo de la magnetkampo en la nova orientiĝo. La daŭro de tia inversigo povas esti ĉ. 1.000 jaroj aŭ pli longe [1]

Dum la terhistorio tia inversiĝo de la magnetkampo okazis ofte, averaĝe ĉiujn 250.000 jarojn (entute ĉ. 20.000-foje dum la ekzisto de la tero). Observeblas ke en longa fazo de sama orientiĝo okazas pluraj mallongaj periodoj kun inversita orientiĝo.

La lasta inversiĝo tamen okazis antaŭ 780.000 jaroj (!). Momente la forto de la termagneta kampo malkreskas, pro tio kelkaj supozas, ke venonta inversiĝo alproksimiĝas - post eble 3-4 mil jaroj - kvankam ne estas scienca certigo de tio.

La efiko de la malfortiĝanta magnetkampo dum la inversiĝo ne estas konata. Povas esti, ke la suna vento atingas la tersurfacon pli intense, aliflanke ankaŭ povas esti, ke koresponde la observo de mikroorganismoj en sedimenttavoloj de tiuj fazoj montras, ke la specioj pli ofte ŝanĝiĝas.

Plia legado redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj, referencoj redakti

  1. Kiel menciita en la angla vikipedio. Kontraŭe en la germana vikipedio (legita 2009/10/06) menciiĝas daŭron de 4.000 - 10.000 jaroj.