Georg HABELLOK (ĉ. 1880, mortinta 60-jara en marto 1940)[1] estis germana esperantisto kaj fervoja inspektoro. De 1919 ĝis 1926 li estis prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio. Krome li de 1923 ĝis 1926 estis afergvidanto de Silezia Esperanto-Ligo. De 1925 li estis sekretario kaj de 1930 ĝis 1935 afergvidanto de Germana Esperanto-Asocio.

Li komencis la Esperanto-movadon en Trebnitz (hodiaŭa Trzebnica).

Verkoj redakti

  • Eisenbahn-Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Breslau: propra, 1923, 49 p. (manskribita).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Konciza nekrologo en revuo Esperanto (UEA) Apr. 1940, p. 31.
  • Bernardo. La terminaro, kiu kostis 1,2 milionojn da markoj. En: Ipernity (2010-02-07).

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 4.