George Frederick Baer

George Frederick Baer, naskita la 26-an de septembro 1842 en Lavansville, mortinta la 26-an de aprilo 1914, estis usona advokato, prezidanto de fervoja kompanio. Li konatiĝis kiel porparolisto de la entreprenistoj en la karba striko de 1902.

George F. Baer en 1904

Baer servis kiel kapitano en la Usona enlanda milito je la flanko de la unio (nordo). Post la milito li iĝis advokato kaj posedanto de loka gazeto, The Democrat. En 1901 John Pierpont Morgan instalis lin kiel prezidanton de la fervoja kompanio Philadelphia and Reading Railroad.

En la karba striko de 1902 ministoj protestis kontraŭ mizeraj laborkondiĉoj. Baer iĝis porparolisto de la entreprenista flanko kaj rifuzis eĉ paroli kun la strikantoj; li defendis sian starpunkton per socialdarvinismaj ideoj kaj iĝis konata pri sia arogeco. Fine la prezidento de Usono, Theodore Roosevelt, devis interveni favore al la ministoj.

Citaĵoj redakti

  • "La rajtojn kaj interesojn de la laboranta homo protektos kaj zorgos – ne laboristaj agituloj, sed la kristanaj proprietuloj, al kiuj Dio donis regadon pri la posedrajtoj de la lando kaj de kies sukcesa administrado dependas tiom." (el letero, publikigita en la gazetaro)
  • "Tiuj viroj ne suferas. He, diable, duono el ili eĉ ne parolas la anglan." (pri la ministoj; antaŭ la registara komisiono pri antracita karbo)

Fontoj redakti