Georgijevsko

urbo en Rusio

Georgijevsko (ruse Георгиевск) estas urbo en Stavropola regiono en Rusio.

Georgijevsko
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 357820
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 66 436  (2020) [+]
Loĝdenso 2 657 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 9′ N, 43° 28′ O (mapo)44.1543.466666666667Koordinatoj: 44° 9′ N, 43° 28′ O (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Georgijevsko (Rusio)
Georgijevsko (Rusio)
DEC
Georgijevsko
Georgijevsko
Situo de Georgijevsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Georgievsk [+]
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 07407.

La urbo estis fondita en jaro 1777. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1786.

La interurba telefona kodo estas 86551, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La urbo estas en Norda Kaŭkazio, en suda parto de Stavropola regiono, ĉe rivero Podkumok (Подку́мок) (kiu enfluas la riveron Kuma (Кума́)).

En la urbo estas fervoja stacio. Nur 35 kilometrojn for estas la plej granda en Norda Kaŭkazio internacia flughaveno de Mineralnije Vodi (Минеральные Воды).

Loĝantaro redakti

En la jaro 1914 en Georgijevsko loĝis 21,2 mil homoj, en la jaro 1959 — 35,1 mil. En la jaro 2002 la urbo havis 70,6 mil loĝantojn (kun satelitaj vilaĝoj eble pli ol 100 mil). Plejparton de la loĝantaro konsistigas rusoj (kozakoj).

Historio redakti

Fondita en 1777, la urbo estis tre grava por la posta historio de Kaŭkazio. Dekomence ĝi servis kiel unu el fortikaĵoj sur fortikita linio AzovMozdok. En 1783 ĉi tie estis subskribita Georgijevska traktato inter Rusio kaj Kartvelio, laŭ tiu dokumento Rusio ekhavis protekto-devojn pri la Orienta Kartvelio (kio poste evoluis al plena aliĝo de Kartvelio al Rusio en 1801).

Ekde 1802 dum dudek jaroj la urbo estis centro de Kaŭkazia provinco. Tio estis tempo de pligrandiĝo kaj disfloro, kiun tamen sekvis stagnado pro la malaltigo de statuso en 1822. Novan spronon por evoluo donis finkonstruo de la fervojo inter Rostov-na-Donu kaj Vladikavkaz, kiu trairis apud Georgijevsko en 1868. Fine de la 19-a jarcento en la urbo okazadis regulaj foiroj, kiuj altiris komercistojn de la tuta kaŭkazia regiono.

En 1920-aj jaroj Georgijevsko iĝis industria urbo, en ĝi aperis kelkaj uzinoj aldone al tiuj, kiuj jam ekzistis antaŭe.

Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de naziaj trupoj ekde la 9-a de aŭgusto 1942 ĝis la 10-a de januaro 1943.

Eksteraj ligiloj redakti