Germana Hugenota Muzeo

muzeo en Germanio

La Germana Hugenota Muzeo (germane Deutsche Hugenottenmuseum Bad Karlshafen) estas belega muzeo pri la historio de la hugenotoj kaj de la valdanoj troviĝanta en la nordhesia urbo Bad Karlshafen en Germanujo; prizorgas la tuton la societo Hugenotten-Museum Bad Karlshafen e.V..

Germana Hugenota Muzeo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Bad Karlshafen
Koordinatoj 51° 38′ 33″ N, 9° 27′ 10″ O (mapo)51.6423919.452661Koordinatoj: 51° 38′ 33″ N, 9° 27′ 10″ O (mapo)
Germana Hugenota Muzeo (Germanio)
Germana Hugenota Muzeo (Germanio)
DEC
Germana Hugenota Muzeo
Germana Hugenota Muzeo
Situo de Germana Hugenota Muzeo
Map
Germana Hugenota Muzeo
Retpaĝo http://www.hugenottenmuseum.de
vdr
Muzea ekstero.

Muzea historio redakti

 
Enskribo franclingva.

Karlshafen fonditis en 1699 fare de landgrafo Karlo de Hesio-Kaselo kiel porrifuĝinta setlejo por prokonfesie forpelitaj franclandanoj; ĝi troviĝas idiliece ĉe la enfluo de Dieme je Weser. Jam dum la 1930-aj jaroj estis klopodoj instali muzeon. Ĝi digne tradiciojn kaj la historion de la hugenotoj kaj valdanoj prezentu. Tiam tamen la plano ne realiĝis pro malfacilaj cirkonstancoj sociaj.

Nur al la strebado de la surloka geedzparo Kelly-Suchier kaj la tiama prezidanto de Deutscher Hugenotten-Verein, Friedrich Centurier ŝuldiĝas ke en 1980 en iama pakejo muzeo ja malfermis la pordojn. Honorofica muzeestro iĝis dekano Jochen Desel. Por pligrandigi la elmontradareon oni translokigis la tuton en 1989 en la restaŭritan Baurmeister-tabakfabrikon rekte ĉe la haveno. Sur du etaĝoj 500 kvadratmetroj dokumentas la historion kaj la vivokondiĉojn kaj de la alvenintoj franclandanoj kaj de ties posteuloj (en Francujo kaj en Germanujo).

Sekcioj enmuzeaj redakti

Hugenotoj en Franclando redakti

 
Salono pri la vivo en la montaro Cévennes.

Dediĉatas la tuta unua etaĝo al la estiĝo de la hugenota movado en Francujo, al la Reformacio kaj la Kalvinismo, al la religiaj militoj kaj la persekutoj. Ankaŭ la ĉiutaga vivo kaj de la hugenotoj kaj de la valdanoj ne maldokumentatas. Oni povas admiri i.a. ceramikajn telerojn kaj pokalojn de la potfaristo kaj filozofo Bernard Palissy mortinta kiel martiro en 1589/90 ĉe la pariza Bastille. Ankaŭ la rekonstruita klasĉambro de valdana lernejo kun originaj benkoj kaj lernejotabloj el piemonta valo allogas.

Portreto de la hugenota konfesintino Marie Durand kaj faksimilo de ŝia obstina "Mi rezistos!" el la prizona turo de Aigues Mortes nature transirigas onin je lia reĝa moŝto Ludoviko la 14-a (Francio) kie en 1685 per la Edikto de Fontainebleau fuĝigis multajn inteligentajn kaj laboremajn samlandanojn.

Hugenotoj en Germanujo redakti

En la dua muzea etaĝo fokuso metatas je al vivo de la hugenotoj en la nova germana patrujo per ekzemploj el malsamaj regionoj germanaj: Hesio kaj Karlshafen mem plej gravas, memkompreneble. La hugenota kuracisto kaj apotekisto Jacques Galland ekz. estis la unua persono kiu ekkonis la altan valoron de la peklakvo metonte la fundamentan ŝtonon je la kuracbanloko (Bad) Karlshafen. Ŝtrumpfarilo, instrumentoj je fabrikado de gantoj kaj tabakaĵoj kiel ankaŭ ne malkaraj arĝentaj vazoj montratas por servi kiel ekzemploj de la metia lerteco de multaj hugenotoj. Por la elstaraj atingoj de hugenotoj germanujen venintaj reprezentantas la akvafortoj de la berlina grafikisto Daniel Chodowiecki, libroj de la romanverkisto kaj eseisto Theodor Fontane (1819–1898) kaj portretoj de diversaj hugenotaj kleruloj.

Enmuzea pedagogiko, nedaŭraĵoj, kromaĵoj redakti

Aparte por lernantoj ofertatas rondgvidadoj en la germana, franca kaj angla lingvoj. Stacioj postetapaj en la muzeo pliinteresigu tian ekskurson por junuloj. Franclingvanoj krome profitu de afable disponigitaj elektronikaj gvidiloj. Ĉiun jaron specialaj ekspozicioj ene de kadroj prifuĝa, primigrada, priintegrada kompletigas la aferojn daŭre spekteblaj. Ene de la muzeo gastas ampleksa fakbiblioteko [1] kun gazetoj enlandaj kaj eksterlandaj, genealogia centro, bildarkivo kaj riĉa librotrezoro.

Virtuala muzeo redakti

Sur la hejmpaĝo muzea uzeblas bildgalerio kun kuprogravuraĵoj i.a. pri aspektoj jenaj:

Karlshafen-a muzepado kaj muze-ralio redakti

Kondukas la muzepado tra la historia urbokerno kun sia baroka arĥitekturo ĝis la en 1913 konstruita Hugenota turo sur la Klifoj hesiaj. Ralio muzea per buso aŭ privata personaŭto eblas fari krome sur diversaj trakoj tra apudaj hugenotaj kaj valdanaj setlejoj ĉirkaŭ la arbaro Reinhardswald.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Jochen Desel (eld.): Deutsches Hugenotten-Museum, Bad Karlshafen. Museumsführer. Verlag der Deutsche Hugenotten-Gesellschaft, Bad Karlshafen 2010, ISBN 978-3-930481-32-3.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Deutsches Hugenottenmuseum Bad Karlshafen en la germana Vikipedio.