Ghad (armena litero)

litero de la armena alfabeto

Ghat (aŭ ghad), ղատ armene (ʁɑtʼʁɑd), estas la 18-a litero de la armena alfabeto.

Lingvistiko redakti

Ghat estas uzata por reprezenti la sonon de:

  • en klasika armena, la sonoj [l] kaj [ɮ];
  • en moderna armena (orienta kaj okcidenta), ([ʁ]) ;

Laŭ la normo ISO 9985, la litero estas transkribita kiel « ġ ». Tamen, neformale kaj pli populare oni reprezentas ĝin per la x (ankaŭ la x povas esti uzata por la litero Qeh) kaj gh. La sono de tiu ĉi litero iom similas al la franca r aŭ la hispana g en kelkaj kazoj.

Unikodo redakti

  • Majuskla Ղ: U+0542
  • Minuskla ղ: U+0572