Gillman estas venezuela muzikgrupo de Metalroko, karakterizita de politikaj kaj sociaj kritikoj, fondita de la kantisto Paul Gillman, kun origino en Valencio (Venezuelo).

HistorioRedakti

Post la eliro de Paul Gillman el la bando Arkangel li kuniĝas kun Ernesto Ferro (gitaro), Luis Ferrer (basgitar) kaj Felipe Celis (drumaro), por formi la novan grupon Gillman premiere per la albumo Levántate y Pelea (leviĝu kaj luktu, 1984).

Post ŝnaĝoj en la grupo Gillman, oni registris la albumon El Guerrero (la militisto, 1985); por tiu disko, nur Ernesto Ferro restis en la grupo kaj la novaj integrantoj estas du muzikistoj de Resistencia: Victor López Inaudi (basgitaro) kaj Rodrigo Yoma Aparicio (gitaro), krom la bateristo Félix Guerra.

Per la eldono de la albumo Sígueme (sekvu min, 1988), Gillman ekformis parton de la stabanaro de diskentrepreno de granda gravo en Venezuelo kaj tio garantias al li grandan disvastigon de tiu verko, sed ĝi ankaŭ reprezentas ŝnaĝon per kiu li alproksimiĝas disde siajn komencaj radikoj por alproksimiĝi al sono tre komerca, kio montriĝas en la sukcesa “Adriana”; nome sono tute malproksima el tio kiun antaŭe reprezentis Gillman; kaj tiele kvankam tiu sono havigis al li grandan komercan sukceson kaj grandajn ekonomiajn enspezojn, Gillman revenis al siaj radikoj kaj komencoj, kaj en 1990 oni eldonis El Regreso del Guerrero (la reveno de la militisto), nomo kiu aludas la revenon al lia stilo kaj en kiu li remontras la fortojn kiu estas karaktera de lia muziko per kantoj kiuj la jam klasika “F-27”, same kiel “Dr. Knoche”, la klasika "Los Visitantes" (la vizitantoj) y “Ladrolítico”.

Per la eldono de Lo Más Duro (tio plej dura, 1991) kaj 15 Años (15 jaroj, 1992), kolekta albumo kiu inkludas kantojn de Arkángel, Gillman kaj Massakre, li konfirmas la eblojn de la bando en la rok-muziko venezuela, kie oni notas la influon de novaj muzikaj tendencoj kiaj la Draŝa metalroko kaj ties derivitoj.

Per la eldono de Lo Inédito (nepublikita, 1993), nova kolekta albumo kiu inkludas kantojn de Arkángel, Power Age, Massakre kaj Taxi, oni pasas al unu el la verkoj plej gravaj de Gillman kaj unu de la plej ŝlosilaj ene de la rok-movado en Venezuelo: Escalofrío (ektremo, 1994). Tie aperas krom Paul Gillman, Facundo Coral (gitaro), Eulalio “Churdy” Toledo (basgitaro) kaj Eduardo Sáez (baterio) kun la partopreno de la parolisto Porfirio Torres; tiu registro trakuras diversajn legendojn kiuj formas parton de la nacia folkloro.

AlbumojRedakti

  • Levántate y Pelea (1984)
  • El Guerrero (1985)
  • Sígueme (1988)
  • El Regreso del Guerrero (1990)
  • Lo Más Duro (1991)
  • 15 Años (1992)
  • Lo Inédito (1993)
  • Escalofrío (1994)
  • Vivo y en Vivo (1996)
  • Gillman - 25 años (2001)
  • Cuauhtemoc (2003)
  • Despertando en la Historia (2003)
  • Inevitable (2007)
  • 30 Años (2007)
  • El Curandero (EP) (2011)
  • Tributo a los Desconocidos (2011)
  • Escalofrió II...La conclusión (2012)
  • Escalofrió I Edición 20 años (Re-registrita) (2013)
  • Clásicos recargados (2015)

FilmetojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti