Gimnazio de Gebesee

lernejo en Turingio (Germanujo)

Gimnazio de Gebesee (germane: Oskar-Gründler-Gymnasium) troviĝas en Gebesee, Germanujo (Ernst-Thälmann-Straße 17). Direktoras en 2024 Bettina Würbach; ne tute 50 lernigistoj instruas ĉ. 550 gelernantojn. La tuta komplekso havas 1500 kvadratajn metrojn.

Gimnazio de Gebesee
multfunkcia (i.a. sporta) halego

Historio redakti

negimnazia redakti

La ejo konstruiĝis en 1972 (domo I kaj kantino kiel Politeknika Supera Lernejo laŭ la eduksistemo de GDR), dume la malsupraj klasoj ankoraŭ restis en la malnova ejo en la strato Schulstraße. Sub la estrado de s-ro Blamberg estis inaŭgurita la nova komplekso: nomo tiama estis Karl-Marx-Oberschule Gebesee. En 1977 oni ekelfaris la (malnovan) gimnastikejon, kiu ekfunkciis en 1978. La nuna domo III estiĝis en 1983 (la tiama Politekniko; konstruantoj estis anoj de la kolĥozo de Andisleben). Dua estro fariĝis s-ro Lüttge. En 1988 venis naturscienca klasoŝtupo 9 por ege talentitoj kiu ĝuis propran horartabulon kaj apogon: aldoniĝis en 1989 dua tia klaso.

gimnazia redakti

Post Turniĝo oni petis la politikistojn starigi gimnazion en Gebesee laŭ la nova leĝaro. Jaron pli malfrue la lernejo deklariĝis gimnazio estiĝanta. La menciitajn natursciencajn specialaj klasoj alilokis oni al la Lutero-lernejo erfurta, malgraŭ akraj protestoj. La malsupraj klasoj iĝis memstara bazlernejo (sub la estrado de s-ino Spittel). La kvazaŭan gimnazion estris nun Jürgen Jacob.

En 1993 la iama infanvartejo de la strato Thomas-Müntzer-Straße iĝis parto de la gimnazio kaj ricevis la nomon domon II; samjare ĝi estas alikonstruata. En 1994 nova distriktodivido en Turingio neniigis la distrikton Erfurt-Land kaj Gebesee iĝis parto de Distrikto Sömmerda. La politekniko estis alkonstruata kaj domo III ricevis pluan etaĝon (inaŭguro en 1995 fare de ministro Dieter Althaus; fakĉambroj por muziko, arto kaj informadiko).

En 1996 lernantoj el Gebesee trapasis la abiturientan ekzamenon; premiero laŭ la novaj tutgermanaj reguloj. Oni festis tion je Imperiestra salonego (Erfurto). Inter 1995 kaj 1997 necesis la restaŭrado de domo I; ŝanĝatas la tegmentoformo kaj kreatas fakĉambroj modernaj por biologio, ĥemio kaj fiziko. En 1996 oni eksplodigis la malnovan kamentubon kaj endkondukis la instruadon de la latina lingvo. En 1999 instruiĝis 762 gelernantoj fare de 52 instruistoj; religio instruatas laŭ katolika kaj protestantisma konfesioj.

Kun la municipo estis konstruata multfunkcia (sporta/okaziga) Zweifelderhalle malantaŭ la lernejo: ĝin inaŭguris en septembro 2001 landa deputito R. Dohndorf kaj urbestro W. Hoffmann. En 2001 la lernejo ricevis novan nomon kaj eknomiĝas por Oskar Gründler. La festprelegon por la maturiĝantaj lernantoj faris Dieter Althaus, frakciestro de CDU en la Turingia Landa Parlamento.

En 2003 la franca lingvo iĝis dua fremda idiomo ekde la klasoŝtupo 1. Sed ĝis la nuna tempo ankaŭ la rusa lingvo en ĉi lernejo daŭre havas gravan rolon.

Ekipaĵo redakti

  • institucio en kampara ĉirkaŭaĵo de la eturbo Gebesee, kun grava rolo por el la medio pendole alvenantaj lernantoj (kun granda busstacio antaŭ la lernejo)
  • tri domoj kun modernaj ekipaĵoj
  • sporthalo
  • kantino
  • biblioteko
  • natursciencaj fakĉambroj
  • teatrokelo
  • desegnaj kaj pentraj kabinetoj
  • kvar amaskomunikilaj salonoj kun komputiloj
  • nedevigaj laborrondoj posttagmezaj (ekz. flugpilkado; muzikinstrumentoj kaj orkestro; koruso)

Eksteraj ligiloj redakti